Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 292 (2011-12-07)
[esperantic.org] Normand Fleury nomumita al la ESF-Konsilantaro

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncis la nomumon de Normand Fleury al sia Konsilantaro. Liaj tridek jaroj da sperto pri organizado kaj mastrumado de Esperanto-eventoj kaj aktivaĵoj tre riĉigos la “homan kapitalon” kaj la ekspertizon de la Fondaĵo.

Normand Fleury lernis Esperanton en 1979. Kunfondinto de la Esperanto-Societo Kebekia (1982) kaj membro de ĝia estraro, li ankaŭ estis aktiva en la Kanada Esperanto-Asocio (interlie, mastrumante ĝian libroservon ekde 1984). Krome, li estis prezidanto de la LKK por la IJK de TEJO en 1992, ĉeforganizanto de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en 2008 en Montrealo, kaj ankaŭ kreinto kaj gvidanto de pluraj regionaj renkontiĝoj. Normand diplomiĝis pri hortikulturo kaj pejzaĝplanado kaj laboras kiel teknikisto pri verdigo kaj parkoj por la urbo Montrealo.

La nomumo de Normando estas jam la dua nomumo al la Konsilantaro ĉi-jare. Ĝi estas parto de strebo alporti al ESF diverskampajn spertulojn, kiuj dividos siajn sciojn kaj povos konsili pri la grandigo de Lernu.net (tio inkluzivos, interalie, faciligon de aĉetoj, vendoj, abonoj, eventoj kaj donacoj) kaj ŝanĝon de la formato de NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro), kiu faros ĝin alirebla al kiom eble plej vasta gamo de studentoj el Nord-Ameriko kaj tutmonde.

Pli da informoj pri grandigo de Lernu: http://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=57

Vidu ankaŭ la komunan Lernu – E@I kampanjon "100 000 EUR por ESF": http://kampanjo.ikso.net/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026